sexta-feira, 21 de novembro de 2008

LA MOVADO «RENOVIĜO EN LA SPIRITO»

La katolika movado «Renoviĝo en la Spirito», konata ankaŭ kiel «Karisma Renoviĝo», formiĝis en Usono en la sesdekaj jaroj, post la Koncilio Vatikana dua, kaj baldaŭ disvastiĝis en plurajn mondo-regionojn.
La movadon karakterizas unue entuziasmaj kunvenoj, en kiuj oni aŭskultas la Biblian Dian Parolon kaj oni publike faras spontanajn preĝojn, laŭ la vortoj de la apostolo Paŭlo «Kiam vi kunvenas, ĉiu el vi havas psalmon, havas instruon, havas revelaciaĵon, havas lingvon, havas interpretaĵon. Sed ĉio fariĝu por edifo» (1 Kor 14, 26).
Dua karakterizo de la movado estas la konstatebla efiko de la simpla, komunuma preĝado, laŭ la vortoj de la Agoj de la Apostoloj: «…Donu, Sinjoro, al viaj servantoj paroli vian vorton kun plena kuraĝo, dum vi etendos vian manon por sanigado, kaj signoj kaj mirakloj fariĝos per la mano de via sankta Servanto Jesuo. - Post ilia preĝado skuiĝis la loko en kiu ili estis kunvenintaj; kaj ĉiuj pleniĝis de Sankta Spirito kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio» (Ago 4, 29-31). Tipa frukto de la preĝo por ricevo de la Sankta Spirito estas viva, persona, matura konsciiĝo pri propra kristana vokiĝo.
Trialoke estas la sperto pri karismoj (specialaj donacoj de la Sankta Spirito): dum la preĝado, multaj malkovras, ke ili ricevis karismojn, kiaj la lingvoj (laŭdi Dion per nekompreneblaj vortoj), la profetadoj, la sanigadoj.
Kion donis al mi la «Spirita renoviĝo» ?
Inter la fervoraj anoj de la movado de renoviĝo en la Spirito estas nia litova L.R. pastro Valerijus Rudzinskas, kiu publikigas E-lingvan «Informbulteno-n pri la movado de katolika karisma renoviĝo en Litovio», el kiu ni eltiras jenan ateston:
Laŭ profesio mi estas pedagogino, maturiginta mian mondkoncepton en ateisma spirito. Konstanta sentrankvilo, batalo por justo, strebado al bono kaj belo - ĉio, kion mi greftis en animojn de gelernantoj, al mi ŝajnis esti nobla kaj bona. Tamen al mi mem tre mankis io, kion mi tiam ankoraŭ ne konsciis.
Antaŭ kelkaj monatoj mi estis invitita simple veturi kune al Sutkai por viziti unu konatan pastron. Dumvoje mi eksciis historion de tiu ĉi pastro kaj ekinteresiĝis. En Sutkai altiris min parolado de pastro pri kvieto. La kvieto, kiu mankis al mi. Mirinda afero! Konsternita aŭskultis mi kaj meditis, kio estas ĉi tiu homo, kondamnita de klerikaro kaj multaj laikoj, por la puno ekzilita en tiun ĉi foran lokon. Mi imagis lin premita, spirite traŭmatita, sufokita per klaĉoj kaj onidiroj. Sed ĉi tie - pastro flagranta per kvieto, disvastigante ĉirkaŭ si trankvilon. Pli malfrue mi komprenis, ke nur spirite renaskiĝinta homo havas tian kvieton.
Nepercepteble mirindaj estas vojoj de la Sinjoro! Tiam mi mem ankoraŭ ne perceptis, ke tio estis invito por mi eniĝi la movadon de Spirita renoviĝo. Baldaŭ mi spertis elverŝon de S. Spirito kaj ricevis la donacon de lingvoj. Oni turnis mian vivon al nova direkto, mi iĝis nova homo en la vera senco de tiu vorto. La sabataj kunvenoj, komunaj preĝoj, pastra instruado, kiel vivi kun Kristo en Lia Spirito, ĝis nur ne aŭditaj pensoj el S. Skribo, instigo apliki S. Skribon en ĉiutaga vivo - ĉio tio levis la animon. Ni spertis la agadon de la difavoro de S. Spirito. Kristo firme eniris mian vivon per la vojo de spirita renoviĝo.
Hodiaŭ mi rigardas al ĉio per aliaj okuloj. Mi ne kapablas klarigi, kio okazas en mi. Neperceptebla kvieto leviĝanta el mia interno akompanas min hejme kaj en laboro. Mi preĝas tutan tagon. Mi preĝas per lingvoj. Mi sentas firman influon de S. Spirito, mi fordonis al Kristo la decidon de ĉiuj tagaj problemoj. Pli frue tio ne okazadis. Mi certe scias, ke nenio mala okazos al mi, ĉar min amas mia Patro. Mi povas trankvile danki Lin dum tuta tago, adori Lin. Ĉio tio estas tiel mirinda, ke oni ne povas klarigi tion per homa lingvo.
Nur estas domaĝe rigardi la homojn rapidantajn, zorgoplenajn, veantajn sub la ŝarĝoj, kiujn ili mem metis sur si. Mizeruloj! Ili ne havas la plej bonan - Kristan kvieton. Ili kredas al Dio, sed ne konfidas je Dio mem.
J. Tarasevičiene
(ellitovigis B. Trimakiene)

terça-feira, 24 de julho de 2007

1. Ni faru al ni perla dika fingro de la dekstra mano la Sanktan Krucosignon sur la frunto, sur la busho kaj sur la koro.
Per chi tiu sankta Krucosigno, de niaj malamikoj nin liberigu, o Sinjoro. En la nomo de l'Patro, kaj de l'Filo, kaj de la Sankta Spirito. Amen.

terça-feira, 3 de julho de 2007

Malgranda Katolika Katekismo

Jakobo Bianchini
Portogruaro, 25/05/1937